Programo

Dum la evento okazos prelegoj, diskutoj, raportoj pri agado, kunsidoj de laborgrupoj kaj lokaj organizoj, sed ankaŭ konkursoj, kvizo, projekciado de filmoj, koncerto kaj vizito de la urbo Trenčín kun promeno.

Rilate al programo skribu al skef.esperanto@gmail.com

Programo:

Vendredo

  • De 15:00 – Akceptejo, registriĝo
  • 16:00-17:00 – Vizito de la E@I-oficejo (ekstere: Trenčianska 764/42, Nová Dubnica)
  • intertempe en hotelo: (tablo-ludoj, ludo „Vortoj“, libroservo)
  • 17:00-17:30 – Galaksioj – de la pra-eksplodo ĝis hodiaŭ (C. Divoy)
  • 17:30-17:50 – Pri Jozefína Marečková (M. Pilková)
  • 17:50-18:05 – Kiel la Eŭropa unio subtenis Vikipedion? (M. „KuboF“ Matúšov)
  • 18:05-18:30 – Skize: slovaka E-movado en la jaroj 1918-1939 (M. Pilková)
  • 18:30-19:00 – Kiel protekti nian Esperanto-heredaĵon (J. Altior)
  • 19:00-20:00 – Vespermanĝo
  • 20:00-20:30 – La plej novaj eldonaĵoj de ESPERO (P. Baláž)
  • 20:30-21:00 – La plej novaj eldonaĵoj de KAVA-PECH (L. Chaloupková)
  • 21:00-21:15 – Filmprezento: „Čaj a láska“ (Teo kaj amo) (P. Kaščák)
  • 21:15-22:00 – Vingustumado (vino&babilado), kunkantado (M. Minichová)
  • Konkurso en la ludo “Vortoj” – Saltu kaj gajnu!

 

Sabato

  • 7:30-9:00 – Matenmanĝo
  • 9:00-10:00 – Raportoj de diversaj EO-organizoj kaj kluboj pri sia agado
  • 10:00-10:30 – Balotoj SKEF
  • 10:30-11:00 – Plano de agado de SKEF (2023-2026)
  • 11:00-11:30 – kafopaŭzo (piediro al la EO-arkivo)
  • 11:30-12:30 –Solena malfermo: Esperanto-arkivo kaj biblioteko de Ján Vajs (ekstere: Ľ. Štúra 633/37a, Nová Dubnica)
  • 13:00-14:00 – Tagmanĝo
  • 14:00-19:00 – Ekskurso al la urbocentro kaj kastelo Trenčín (P. Petrík – ekstere – per aŭtoj)
  • 19:00-20:00 – Vespermanĝo
  • 20:00-20:30 – Prezento de la nova Esperanta-slovaka vortaro (Malovec, Košecký, Fajth)
  • 20:30-20:45 – Revolucio en mastrumado de niaj membroj (M. „KuboF“ Matúšov)
  • 20:45-21:00 – Ján Valašťan Dolinský (M. Žiarna)
  • 21:00-22:00 – Eva-bando (koncerto), babilado kun glaso de vino, libera amuziĝo, konkurso en la ludo “Vortoj” – Saltu kaj gajnu!

 

Dimanĉo

  • 7:30-9:00 – Matenmanĝo
  • 9:00-9:30 – Pri la evoluo de la gramatika teorio de Esperanto ekde la komenco ĝis nun (S. Košecký)
  • 9:30-10:15 – Esperanto-muzeo en Vieno (B. Tuider)
  • 10:15-10:45 – E@I-novaĵoj (P. Baláž)
  • 10:45-11:00 – Parolu kun poŝtelefono per Esperanto (M. „KuboF“ Matúšov)
  • 11:00-11:15 – kafopaŭzo
  • 11:15-11:35 – La 108-a UK 2023 en Torino, Italio
  • 11:35-12:00 – La 109-la UK 2024 en Aruŝo, Tanzanio
  • 12:00-12:15 – Prezento de la postdiplomaj studoj en Poznan (M. Kolka)
  • 12:15-12:30 – Impresoj de la Poliglota Renkontiĝo 2023 (R. Androvska)
  • 12:30-13:00 – Libera diskuto: „Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon“
  • 13:00-14:00 – Tagmanĝo

 

Rim.: Se ne indikite alimaniere, la programo (inkluzive de manĝoj) okazos en la ĉefa salono de la hotelo Dynamic.

Dum la evento funkcios EO-libroservo (de la eldonejo Peter Baláž – ESPERO kaj KAVA-PECH).

Dum la evento ankaŭ eblos ludi novan komputilan ludon “Vortoj”, kreitan de E@I kaj subtenitan de Erasmus+.