La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica!
La aranĝo okazos de vendredo la 16-a ĝis dimanĉo la 18-a de Oktobro 2026 en Nová Dubnica (“Nova Kverkejo”). La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – utila kaj bezonata eĉ en la epoko de Artefarita intelekto”
Partoprenu tiun gravan renkontiĝon kaj helpu pliriĉigi nian movadon! SKEF (Slovakia Esperanta Federacio) invitas ĉiujn viziti ankaŭ ties novan sidejon – kaj partopreni dumkongrese la brigadon en la ekestanta “Esperanto-biblioteko kaj arkivo de Ján Vajs” (kiu portas nomon de Ján Vajs, omaĝe al liaj meritoj, faritaj por la slovaka Esperanto-movado).

TEK okazas ĉiun trian jaron kaj nun jam duan fojon gastigos ĝin la urbo Nová Dubnica. Ne forgesu, ke ankaŭ balotoj por la nova estraro de SKEF okazos dum ĉi tiu aranĝo!
TEK ĉi-jare estos dediĉita ĉefe al la temoj de arkivoj, bibliotekoj, libroj kaj interalie al nove aperataj gravaj eldonaĵoj. Ne mankos ankaŭ temoj, ligitaj kun la plej modernaj AI-teknologioj!
Tial ni invitas vin ĉiujn ekkoni la planojn de nia agado, partopreni en ĝi, proponi novajn agadojn, mem kontribui kaj ankaŭ partopreni la ceteron de la amuza programo (inkluzive de la vingustumado)!