Programo

Dum la evento okazos prelegoj, diskutoj, raportoj pri agado, kunsidoj de laborgrupoj kaj lokaj organizoj, sed ankaŭ konkursoj, kvizo, projekciado de filmoj, koncerto kaj vizito de la urbo Trenčín kun promeno. (La urbo Trenčín estas ĉi-jare „Eŭropa ĉef-urbo de kulturo“.)

Rilate al programo skribu al skef.esperanto@gmail.com. Volonte kontaktu nin, se vi volas pliriĉigi la programon!

Programo:

La programo estas nun preparata, kaj aperos ĉi tie dum sekvaj semajnoj.

 

Rim.: Se ne indikite alimaniere, la programo (inkluzive de manĝoj) okazos en la ĉefa salono de la hotelo Dynamic.

Dum la evento funkcios EO-libroservo (de la eldonejo Peter Baláž – ESPERO).

Dum la evento ankaŭ eblos ludi novan komputilan ludon “Vortoj”, kreitan de E@I kaj subtenitan de Erasmus+.