Praktikaj informoj

La urbeto Nová Dubnica estas urbeto troviĝas nur 8km de la regiona urbo Trenčín (en proksimeco de ĉeĥa landlimo – 15km). En la urbo loĝas ĉ.11000 loĝantoj, do ni havas ŝancon videbligi Esperanton en tiel malgranda urbo :). La urbeto mem fondiĝis en 1957 (kiel “urbo” iĝis en 1960), temas do pri la plej juna slovaka urbo! La urbo situas en maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo BratislavoŽilina, estas ĉirkaŭita de montaroj kun abundo da arbaroj.

Fonto, kaj pluaj informoj:

Kongresejo

Plejparto de la programo de la aranĝo (TEK) okazos en la hotelo Dynamic. La hotelo troviĝas proksimume 5 minutojn piede de la busa haltejo en la centro de Nová Dubnica (“Mierové námestie”).

En la hotelo okazos manĝoj, tranoktoj kaj plejparto de la programo. Ni ofertas 4 eblojn por loĝado: en 1-litaj en 4-litaj ĉambroj. 

PS: La hotelo ne havas lifton kaj ĉiuj ĉambroj estas en supera etaĝo (2-litaj en la 1a, 3-litaj en la 2a etaĝo).

Kiel veni

Pri veturo al Slovakio de eksterlande, vidu la artikolon en Vikivojaĝo.

Eblas veni al TEK kaj la kongresejo plurmaniere: 

Aŭte: parki eblas senpage rekte antaŭ la hotelo Dynamic

Buse: (busoj ekz. de Trenčín, aŭ de la trajna stacidomo en Trenčianska Teplá) haltas en la ĉefa placo de Nová Dubnica: Mierové námestie (Paca placo). De tie estas nur 5min. piede por atingi la hotelon. 

Trajne: Eblas veturi:

  1. al Trenčín per trajno (de tie sekve plej bone preni interurban buson, ili veturas relative ofte, vojo daŭras ĉ. 15 min.) aŭ
  2. al Trenčianska Teplá (apuda vilaĝo, kie haltas pluraj trajnoj – nur 3 km de la kongresejo, 2 km de Nová Dubnica). De tie eblas aŭ veni piede dum ĉ. 1 horo, aŭ preni buson (al “Mierové námestie”, Nová Dubnica).  

PS: Ni certe rekomendas konsulti pri la veturebloj la retejon www.cp.sk – en ĝi elekteblas ankaŭ alilingvaj versioj. 

Se vi bezonus helpon aŭ konsilon, kiel atingi la kongresejon, volonte kontaktu nin.

Adreso

Hotel Dynamic
Topoľová 2
018 51 Nová Dubnica
Slovenská republika

Geografiaj koordinatoj: 48.93962, 18.1472

+421 42 443 0700
+421 911 430 800
recepcia@hoteldynamic.sk