Prezoj

Aliĝkotizo

Estas 3 aliĝperiodoj:

  1. ĝis la ((dato)): nur 15,- €
  2. ĝis la ((dato)): 20,- €
  3. ekde la ((dato)) 25,- €.

Aliĝkotizo por 1 tago: 10,- €.

Rabatoj:

  1. regulaj membroj de SKEF havas rabaton de 10,- €
  2. ((rabato por regulaj membroj de SKEJ?))
  3. eksterlandanoj havas rabaton de 5,- €

Manĝoj

  • matenmanĝo: 7 €
  • tagmanĝo 10,- €
  • vespermanĝo 8,- €

Manĝoj estos provizitaj de la vendreda vespermanĝo ĝis la dimanĉa tagmanĝo (en la aliĝilo vi povas elekti unuopajn manĝojn).

Loĝado

Loĝado estas ĉefe en 2- kaj 3-litaj ĉambroj. 

  • 1-lita ĉambro: 36,- € po persono po nokto
  • 2-lita ĉambro: 21,- € po persono po nokto
  • 3-lita ĉambro: 17,- € po persono po nokto
  • 4-lita ĉambro: 17,- € po persono po nokto (estas nur 1 tia ĉambro)

PS: La kosto inkluzivas jam la lokan imposton. Ĉiu ĉambro havas sian propran necesejon kaj duŝejon.

Se vi volas certigi lokon en unu el la loĝlokoj, aliĝu laŭeble plej frue, dum ankoraŭ estas liberaj lokoj.

Rim.: Se vi volus alian tranokteblon, same en Nová Dubnica troviĝas pli luksa, 4-stela hotelo “Elite” aŭ alia eblo (tuj apud nia kongresejo) estas “Dubno”. Aliaj (buntaj) ebloj estas en la apuda (6 km) kuracurbeto Trenčianske Teplice.

Pagmanieroj

Ni klopodas ebligi pagadon rekte en nia retejo dum aliĝado. Ĝis kiam tio eblos, vi povas pagi partoprenkotizon al la bankokonto de SKEF:

IBANSK72 8330 0000 0026 0082 0124
SWIFT (BIC): FIOZSKBAXXX
nomo de ricevonto: ((oficiala nomo de la konto))

Eksterlandanoj rajtos pagi surloke. Por identigo de la pago skribu en noton por ricevonto „TER 2026 via nomo“ kaj informu pri via pago al skef.esperanto@gmail.com. En la listo de aliĝintoj kontrolu vian konfirmon de aliĝo!

Restantajn kostojn vi pagos surloke. Kompreneble vi rajtas pagi ankaŭ la plenan sumon anticipe, per bankoĝiro.