La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica!

La aranĝo okazos de vendredo la 23-a ĝis dimanĉo la 25-a de Junio 2023 en Nová Dubnica (“Nova Kverkejo”). La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon”

Partoprenu tiun gravan renkontiĝon kaj helpu pliriĉigi nian movadon! SKEF (Slovakia Esperanta Federacio) invitas ĉiujn viziti ankaŭ ties novan sidejon – kaj partopreni la solenan sabatan malfermon kaj inaŭguron de la ekestanta “Esperanto-biblioteko kaj arkivo de Ján Vajs” (kiu portos nomon de Ján Vajs, omaĝe al liaj meritoj, faritaj por la slovaka Esperanto-movado).

ALIĜU NUN!

TEK okazas ĉiun trian jaron kaj nun unuafoje gastigos ĝin la urbo Nová Dubnica. Ne forgesu, ke ankaŭ balotoj por la nova estraro de SKEF okazos dum ĉi tiu aranĝo!

TEK ĉi-jare estos dediĉita ĉefe al la temoj de arkivoj, bibliotekoj, libroj kaj  interalie al nove aperataj gravaj eldonaĵoj. 

Tial ni invitas vin ĉiujn ekkoni la planojn de nia agado, partopreni en ĝi, proponi novajn agadojn, mem kontribui kaj ankaŭ partopreni la ceteron de la amuza programo!