Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2016

slovenčina   Esperanto   

Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2016

21.4.-24.4.2016, Nitra


Renkontiĝejo, loĝado, manĝado

Atentu: kongresejo kaj kunsidejo ŝanĝiĝis!

La ĉefa programo de la konreso (TEK) okazos rekte en la ĉefa konstruaĵo de Slovaka Agrokultura Universitato (SPU) – en la kunsidejo (post eniro al la konstruaĵo iru maldekstren, 15m).
Rimarko: pri ajnaj aferoj rilate la aranĝon bv. NE kontakti la ej-prizorgantojn, sed la organizantojn de TEK.

La kongresejo estas proksime al la aĉetcentro „OC Centro“ kaj proksime al la busa haltejo Andreja Hlinku CENTRO (de la busa/trajna stacidomo veturas buso n-ro 2, 4 al la direkto „Dražovce“ aŭ 12 en la direkto Chrenová, Gorazdova) kaj ĉirkaŭ 1 km de la urbocentro. En la kongresejo estos loĝado, manĝado kaj la plej granda parto de la programo. Loĝado estos en 2-litaj ĉambroj kun necesejo, duŝejo, kiujn kundividas 2 ĉambroj. Disponebla estas senpaga parkejo. Haveblos pladoj vegetaraj kaj viandaj. Mapon vidu ĉi tie!


Tím Esperanto.sk (SKEF | SKEJ)