Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2019

slovenčina   Esperanto   

Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2019

9.5. – 12.5.2019, Liptovský Hrádok!


Ni rekomendas SES Polyglot Gathering LingvaFest’

Pri la aranĝo

La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Liptovský Hrádok!

La aranĝo okazos de ĵaŭdo la 9-a ĝis dimanĉo la 12-a de majo 2019 en Liptovský Hrádok (“Liptova Kasteleto”). La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – subtenanto de multlingvismo kaj lingvo-protektanto”.

Partoprenu tiun gravan renkontiĝon kaj helpu pliriĉigi nian movadon! SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo) ĉi-jare organizas TEK kunlabore kun SKEF (Slovakia Esperanta Federacio), do venu konstati, ke ankaŭ junuloj estas agemaj, kapablaj kaj pretaj por kunlaboro!

TEK okazas ĉiun trian jaron kaj nun unuafoje gastigos ĝin la urbo Liptovský Hrádok. Ne forgesu, ke ankaŭ balotoj por la nova estraro de SKEF okazos dum ĉi tiu aranĝo!

TEK ĉi-jare estos dediĉita interalie al diversaj kontribuoj de Esperanto, nemateriala kultura heredaĵo, kaj, memkompreneble la unua slovaka IJK kaj ĝiaj eblaj kontribuoj al liptova regiono.

Tial ni invitas vin ĉiujn ekkoni la planojn de nia agado, partopreni en ĝi, proponi novajn agadojn, mem kontribui kaj ankaŭ partopreni la ceteron de la amuza programo!


Tím Esperanto.sk (SKEF | SKEJ)