Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2019

slovenčina   Esperanto   

Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2019

9.5. – 12.5.2019, Liptovský Hrádok!


Ni rekomendas SES Polyglot Gathering LingvaFest’

Renkontiĝejo, loĝado, manĝado

La urbo Liptovský Hrádok estas urbeto, kiu troviĝas inter du famaj montaroj en norda Slovakio – inter Altaj kaj Malaltaj Tatroj – kaj ĉe la krucvojo de du riveroj – Váh kaj Belá. En la urbo loĝas pli-malpli 7000 loĝantoj, do ni havas ŝancon videbligi Esperanton en tiel malgranda urbo. La urbeto mem ekzistas jam pli ol 700 jarojn kaj estas ĉirkaŭita de ĉefe unikaj, diversaj kaj turisme allogaj atrakcioj kaj vidindaĵoj.

Inter ili estas troveblaj:

Kongresejo

Plejparto de la programo de la aranĝo (TEK) okazos en la hotelo kaj tendumejo Borová sihoť. La hotelo troviĝas proksimume 15 minutojn piede de la busa kaj trajna stacidomoj.

En la hotelo okazos manĝoj, trankotoj kaj plejparto de la programo. Ni ofertas du eblojn por loĝado: en dometoj* (3-4-litaj) aŭ en pli luksa medio rekte en la hotelo** (4-litaj ĉambroj, eblas ankaŭ loĝi en apartamento).

Kiel veni

Eblas veni al TEK kaj la kongresejo plurmaniere. Por pli da informoj vidu la retejon de IJK 2019.

Adreso

Borová Sihoť hotel-camping
ul. Slov. nár. povstania
033 01 Liptovský Hrádok
Slovakio

Koortinatoj: N 49°2'19,83", E 19°42'9,49".


Tím Esperanto.sk (SKEF | SKEJ)