Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2018

slovenčina   Esperanto   

Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2018

11.5. – 13.5.2018, Levice


Ni rekomendas SES Polyglot Gathering LingvaFest’

Renkontiĝejo, loĝado, manĝado

Plejparto de la programo de la aranĝo (TER) okazos en la studenthejmo de SOŠ PaSV (Poľnohospodárstva a služieb na vidieku).

La lernejo troviĝas proksime de la urbocentro.

En la lernejo estos loĝado, manĝoj kaj plejparto de la programo. La loĝado estas modesta (ne atendu grandan lukson) en 2- aŭ 4-litaj ĉambroj, kun komuna necesejo kaj duŝejo en korto.

(Se vi volas loĝi pli lukse, en la sekcio “Prezoj” vi trovos rekomendatajn proksimajn gastejojn.) Disponebla estas senpaga parkejo. Viandaj kaj vegetaraj/veganaj manĝoj estos disponeblaj. Vidu la mapon!

Kiel veni

Eblas veni al TER kaj la lernejo plurmaniere:

Pliaj turismaj informoj


Tím Esperanto.sk (SKEF | SKEJ)