
La renkontiĝo okazos dum sabato kaj dimanĉo 14.-15.4.2012 – ĉifoje en Trnava! TER 2012 okazos en okcidentslovakia urbo Trnava, proksime de la ĉefurbo Bratislava.
La programo de la aranĝo okazos en konferencejo de la restoracio Pizza Expres: BISTRO pizzaexxpres en Dohnányho 2 (tuj apud busa kaj trajna stacidomoj). Mapon vidu ĉi tie: mapo kaj adreso
Aliĝkotizo estas ĝis la 15-a de marto 3 €, post la 15-a de marto 5 €, surloke 7 €. Membroj de SKEJ ne pagas aliĝkotizon!
Loĝado estas rezervita en turista loĝejo Nukleón, kiu situas tuj rande de Parko de Janko Kráľ ĉe busa stacidomo. Je dispono estas 3-litaj ĉambroj (ĉiu ĉambro havas proprajn necesejon, banĉambron kaj balkonon). Prezoj de loĝado estas jenaj (inkluzive de loĝ-imposto 0,33 €):
Kaze ke vi bezonas tranokton ankaŭ por la nokto vendredo/sabato, bonvolu marki tion en via aliĝilo. Prezkondiĉoj estas la samaj.
Ni manĝos en la restoracio Pizza Exxpres. La aranĝo komenciĝas en sabato per tagmanĝo kaj finiĝas en dimanĉo per tagmanĝo (t.e.: tagmanĝo, vespermanĝo, matenmanĝo, tagmanĝo). Tagmanĝa menuo kostas 3,55 € (supo + ĉefa plado), prezojn de matenmanĝo kaj vespermanĝo ni aperigos baldaŭ.
Trnava estas distrikta urbo en okcidenta Slovakio, la 7-a plej granda urbo en la lando. Ĉar ĝi estas unu el la plej gravaj centroj de romkatolika eklezio kaj aro da preĝejoj troviĝas ĉi tie, la urbo ricevis la kromnomon Eta Romo. Promenado tra ĝia historia centro, urba historia monumentrezervejo, ebligas konatiĝi kun rimarkinda arkitekturo, kiu formiĝis dum pluraj jarcentoj. Preskaŭ regula planebeno de la urbocentro estas ĉirkaŭigita per urba fortikaĵo.
Eblas viziti ekzemple:
Fonto: Vikipedio